Public-indikoj

Redaktado

La enhavon de tiu retejo kreas kaj flegas la redakta grupo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Por demandoj, kiuj koncernas la enhavon, aŭ por kritikoj bv. turni vin retletere al la koncerna kontakta persono (trovebla sur la koncerna paĝo sub la rubriko kontakto aŭ tra la ligo al la interreta redaktejo). Se temas pri teknikaj malfacilaĵoj skribu retletere al la retadministranto (webmaster@onb.ac.at)

Garantio pri la enhavo de tiu retejo

Nia retejo havas la taskon plifaciligi al la publiko la aliron al informoj kaj al la havaĵoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Ni redaktas kun plej granda zorgemo ĝian enhavon. Malgraŭ tio ni ne povas garantii la akuratecon, aktualecon kaj la ĝustecon de la informoj ĉi-loke. Se ni ekscias pri eraroj, ni klopodos tuj ĝustigi ilin. Ni kore dankas pro ĉi-koncernaj indikoj flanke de la publiko.

Kontribuoj signitaj per nomoj esprimas la personan opinion de la koncerna aŭtoro. Ĉe tiuj kontribuoj la Aŭstria Nacia Biblioteko ne transprenas la respondecon por la enhavo, se ĝi ne ekscias pri kontraŭleĝa enhavo aŭ rimarkas faktojn, el kiuj evidentas kontraŭleĝaj agoj aŭ informoj kaj kiuj kondukas al postuloj pri domaĝorekompensoj.

Se vi ekscias pri kontraŭleĝaj enhavoj, ni petas vin informi nin tuj skribante al la retadministranto (webmaster@onb.ac.at). Post sondo de la faktoj ni tuj forigos tiajn kontribuojn de nia retejo.

Respondeco pri eksteraj ligoj

Ekde niaj paĝoj ni kreis ligojn al aliaj eksteraj retejoj. Por ĉiuj tiuj eksteraj retejoj validas la indiko, ke ni ne havas influon al ties prezentoj kaj enhavoj. Pro tio ni distanciĝas de la enhavoj de tiuj retejoj indikitaj per ligoj, deklarante ke ili ne apartenas al ni. Tio validas ĝenerale por ĉiuj retejoj, kiuj estas atingeblaj (ankaŭ pere de flagoj, gastlibroj kaj la alir-kalkulilo) tra niaj paĝoj.

Se vi ekscias pri kontraŭleĝaj agoj aŭ informoj en retejoj alireblaj tra niaj paĝoj, ni kompreneble tuj forigos la koncernan ligon. Por ĉi-koncernaj indikoj (retletere al webmaster@onb.ac.at) ni ege dankus vin.

Kontakto

Aŭstria Nacia Biblioteko
Josefsplatz 1
Poŝtfako 308
1015 Wien / Vieno
tel.: (+43 1) 534 10
fakso: (+43 1) 534 10-280

onb@onb.ac.at


last update 28.04.2010