La havaĵo de la Kolekto por Planlingvoj kaj de la Esperantomuzeo

En sia pli ol 80-jara ekzisto la biblioteko de la Esperantomuzeo daŭre ampleksiĝis kaj estas hodiaŭ la plej granda kolekto de planlingvoj kaj interlingvistiko kaj la plej granda Esperanto-biblioteko de la mondo. Ĝi posedas dokumentojn en 500 planlingvoj, inter kiuj Esperanto estas kompreneble la plej grava.
Nia instituto kolektas ankaŭ materialojn pri tute nekonvenciaj provoj solvi la lingvoproblemon, ekzemple per revivigo de klasikaj lingvoj. La modernaj komunikaj teknologioj ofertas al malgrandaj lingvokomunumoj novajn eblojn: la latina fariĝis en interreto denove tute vivoplena, same kiel ankaŭ la antikva greka, kiu neniam ĉesis roli kiel literatura lingvo tra la jarmiloj.

Kompreneble ne mankas la plej junaj lingvoj kiel la klingona, tiu fikcia lingvo de la televidserio Star Trek, aŭ la Lingua Romana de Stefan George, t.e. hispanida artolingvo, kiun li kreis por traduki al ĝi kelkajn el siaj poemoj. Vi trovas en nia biblioteko la ŝercan lingvon Starckdeutsch same kiel novslavan projekton, kiu celis solvi la lingvoproblemojn de la Habsburga Monarkio.

Kvanto kaj speco de la dokumentoj

Troviĝas en la kolekto ankaŭ gravaj post- kaj antaŭlasaĵoj, kiel tiu de Eugen Wüster, la fondinto de la internacia terminologia laboro aŭ tiu de la originala romanisto Manuel de Seabra, kiu jam dum sia vivo donacis valorajn dokumentojn al la kolekto.

Kvanto de la unuopaj dokumentoj: 35.000 volumoj, 2.500 titoloj de gazetoj kaj revuoj, 3.000 muzeaj objektoj, 2.000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 23.000 fotoj, 1.100 afiŝoj kaj 40.000 flugfolioj.


last update 20.05.2009