Pri la Kolekto por Planlingvoj - Ĝenerala informo
Esperanto
En 1887 la pola okulkuracisto Dr. L. L. Zamenhof publikigis en 40-paĝa broŝuro la projekton Lingvo Internacia - kiun oni poste nomis Esperanto. Ĝi evoluis iom post iom al plene funkcianta lingvo. Hodiaŭ ekzistas pli ol cent internaciaj Esperanto-organizoj, inter kiuj la plej granda estas la Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo. Centra okazaĵo de la Esperanta vivo estas la ĉiu-jara Universala Kongreso (en Vieno ĝi gastis jam 4-foje: en 1924, 1936, 1970 kaj 1992).
Esperanto kaj aliaj planlingvoj fariĝis gravaj ankaŭ laŭ scienc-historia vidpunkto: Interlingvistikaj laboroj, kiuj alfrontis la polemikojn kontraŭ planlingvoj, antaŭenigis la evoluon de la lingvosciencoj, la diskuto pri ili superis antaŭjuĝojn kaj kondukis al novaj ekkonoj, kiuj estis ĉe la lulilo de aplikata lingvistiko. (Hugo Schuchardt: Auf Anlass des Volapüks. Berlin 1888)
Ankaŭ la elformiĝo de terminologio okazis ĉirkaŭ la spertoj pri planlingvoj. Eugen Wüster (1898 - 1977), la fondinto de terminologio kiel scienco, konstatis, ke la terminologia normigado kaj la ellaborado de planlingvo sekvas similajn leĝojn. La Kolekto por Planlingvoj posedas la planlingvan postlasaĵon de Eugen Wüster.
Planlingvoj
Planlingvoj estas grava elemento kadre de la lingva kreivo de homoj. Ilin priskribas tiu sciencobranĉo, kiun ekde la unua duono de la 20-a jarcento oni nomas interlingvistiko.
La unuaj ellaboritaj planlingvoj aperas nur ekde la 16-a jarcento post unuaj provoj mezepokaj. Ilia celo estis roli kiel instrumento de logika kaj filozofia pensado. Multaj gravaj personoj de la Eŭropa intelektularo okupiĝis pri la temo, i.a. Francis Bacon, Jan A. Komensky (Comenius), René Descartes kaj Gottfried W. Leibniz.
Ekde la mezo de la 19-a jarcento oni renkontas novan specon de planlingvoj, kiujn oni eknomis mondaj helplingvoj. Sekve de la ĉiam pli kaj pli intensa internacia komunikado la praktika vidpunkto fariĝis esenca: La postuloj por nova lingvotipo estis: facileco, internacieco kaj natureco.
Lingvoplanado
Ne nur sur la tereno de planlingvoj ekzistas la fenomeno de planada interveno al la lingvoevoluo. Fakte ĉiu lingvo, kiu ĝuas oficialan statuson, estas certagrade planlingvo pro la intervenoj de lingvoflegaj institucioj.
Terminologia laboro en etnaj lingvoj estas la necesa antaŭkondiĉo por la transnacia interŝanĝo de scioj en ekonomio, sciencoj kaj teknikoj. La laboro de terminologiaj komisionoj foje influas eĉ la lingvaĵon de la ĉiutago.
Lingvoakademioj metas normojn por la ortografio, prononco kaj gramatiko. La plej fama el ili estas la Académie Française, sen kies intervenoj la franca certe aspektus hodiaŭ iom alia.
La retoromanĉa lingvo en la svisa kantono Grizono konsistas el pluraj skribitaj dialektoj. Ekde 1980 lingvistoj de la universitato de Zürich proponis kompromisan normlingvon, kiu intertempe jam estas akceptita kaj en lernejoj kaj en la administrado.
Inter tiaj planaj intervenoj kaj la ellaborado de planlingvoj ne ekzistas principa diferenco, fakte ili koncernas similajn procedojn.