Pri la Esperantomuzeo
La Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko estas mondskale unu el la plej tradiciriĉaj lingvomuzeoj kaj unu el la plej gravaj siaspecaj institucioj. Ĝi kolektas kaj prezentas diverstipajn materialojn kaj objektojn pri la temoj Esperanto kaj interlingvistiko. La muzeo estas fake, administre kaj space ligita kun » la Kolekto por Planlingvoj, kiu dokumentas entute ĉirkaŭ 500 planlingvajn projektojn.
Pri la historio de la Esperantomuzeo
- Origine situanta en Annagasse 5 en la unua distrikto en Vieno, la Esperantomuzeo jam iĝis en 1928 – unu jaron post sia fondo pere de Hugo Steiner – parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La solena inaŭguro okazis en aŭgusto 1929.
- Post la fermo fare de la Gestapo en marto 1938 la Esperantomuzeo estis denove malfermita en 1947 en la Hofburg sub Mikaela kupolo.
- En 2005 la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj translokiĝis en la nov-adaptitan Palais Mollard en Herrengasse 9.
Planlingvoj – laŭ specifaj kriterioj konscie kreitaj lingvoj
- Post hezitaj komencoj en la mezepoko nur ekde la 16-a jarcento kreiĝas ellaboritaj planlingvoj en la formo de la tiel nomataj filozofiaj planlingvoj. Multaj eminentaj eŭropanoj okupiĝis pri ili, interalie Johann Amos Comenius (1592-1670), René Descartes (1596-1650), John Wilkins (1614-1672) kaj Gottfried Wilhelm Leibniz (1646-1716).
- Ekde la 19-a jarcento kreskis pro la intensigo de la internaciaj rilatoj ankaŭ la bezono al interkultura kompreniĝo. La iniciatintoj de la tiel nomataj mondhelplingvoj strebis al solvo per kreo de lingvo, kiu estu laŭeble facile lernebla kaj aplikebla en la ĉiutaga vivo.
- La unuaj planlingvoj, kiuj estis parolataj de pli grandaj lingvokomunumoj, estis Volapük (1879) kreita de Johann Martin Schleyer (1831-1912) kaj Esperanto (1887) iniciatita de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917).
- Nuntempe aperas ĉiujare pluraj planlingvaj projektoj, kiuj estas ĉefe publikigitaj kaj disvastigitaj per la interreto, kies uzebloj ankaŭ pozitive influis la nombron de Esperanto-parolantoj dum la pasintaj jaroj.