Cookie Information
Diese Webseite verwendet Cookies. Bei weiterer Nutzung gehen wir davon aus, dass Sie mit der Nutzung von Cookies einverstanden sind. Impressum

Pri la Kolekto por Planlingvoj


Fassade des Palais Mollard, Sitzt der Sammlung für Plansprachen

Ekde sia fondo en 1927 la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko disponas pri ampleksa biblioteko, kiu oficiale nomiĝas ekde 1990 “Kolekto por Planlingvoj”. Planlingvoj – laŭ difinitaj kriterioj konscie kreitaj lingvoj – estas temoj de la sciencobranĉo interlingvistiko.
Laŭ dokumentspecoj la biblioteko konservas ĉirkaŭ 40.000 faldfoliojn, 35.000 volumojn, 25.000 gazetartikolojn, 22.000 fotografaĵojn, 10.000 aŭtografojn kaj manuskriptojn, 3.700 diversajn titolojn de gazetoj kaj revuoj, 3.000 muzeajn objektojn, 1.500 afiŝojn kaj 1.200 sondokumentojn.

Pri la historio de la Kolekto por Planlingvoj
  • 1927 Hugo Steiner (1878-1969) fondis la asocion “Internacia Esperantomuzeo”, kiu jam en 1928 fariĝis per oficiala kontrakto parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Laŭ Hugo Steiner la impulso por la fondo de la Esperantomuzeo venis dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig de Felikso Zamenhof (1868-1933), frato de la iniciatinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917).
  • 1929 la solena inaŭguro okazis en la pompa salono de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
  • Post kiam la nazioj invadis Aŭstrion (1938), la Gestapo fermis la muzeon kaj oni planis sendi la librojn al Berlino por kreota biblioteko de libroj malpermesitaj. Sed la argumento, ke la havaĵo de la Esperantomuzeo apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko, efike malebligis tiun transporton.
  • 1947 la remalfermo okazis en la Hofburg sub Mikaela kupolo.
  • 2005 ampleksan, kaj organizan kaj spacan novkomencon rezultigis la translokiĝo en la Palais Mollard (Herrengasse 9, 1010 Wien), kie ekzistas idealaj kondiĉoj en sekuraj kaj klimatizitaj ĉambroj por la biblioteko, la arkivaĵoj kaj la muzeaj objektoj.
JavaScript deaktiviert oder Chat nicht verfügbar.
Live Chat