Cookie Information
Diese Webseite verwendet Cookies. Bei weiterer Nutzung gehen wir davon aus, dass Sie mit der Nutzung von Cookies einverstanden sind. Impressum

Eniĝi en la mondon de planlingvoj


 

Per moderna permanenta ekspozicio en la Palais Mollard ni prezentas al vi la facedoriĉan historion de Esperanto kaj de multnombraj aliaj planlingvoj. Tiel ni donas enrigardon en aparte interesa kampo de lingva kreiveco.

Via vizito en la Esperantomuzeo

Spektu mallongan filmon komence de via vizito kaj tiel ricevu superrigardon pri la historio, la gramatiko kaj la nuntempa praktiko de la lingvo Esperanto. Krome la unuaj lecionoj de video-kurso de BBC donas impreson pri la sono de la lingvo.

Diverseco de lingvoj

Spertu lingvan diversecon kaj ekkonu pere de interaktiva komputilo la konatajn planlingvojn Volapük, Ido kaj Interlingua. Per sonekzemploj la Esperantomuzeo prezentas al vi ankaŭ tre diversajn projektojn kiel la mistikan lingvon Lingua Ignota de Hildegard von Bingen (1098-1179), la muzikan lingvon Solresol, la ŝerclingvon Starckdeutsch aŭ la Klingonan el la televidserio “Star Trek”.

Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ

En la centro staras la plej sukcesa konscie kreita lingvo: Esperanto. Interaktivaj komputiloj, gravaj publicaĵoj, objektoj, afiŝoj kaj arkivaĵoj ilustre prezentas la vastan disvastiĝon kaj multflankan aplikon de la lingvo, ekde la publikigo de la Unua Libro 1887 ĝis la literaturproduktado kaj la Universalaj Kongresoj en la nuntempo.

Naturaj lingvoj kaj lingvoplanado

Ĝuu vojaĝon tra la historio de lingvoj kaj malkovru, ke ankaŭ la naturaj lingvoj estas iugrade – precipe rilate al la vorta sfero – planitaj kaj normigitaj. Tiel kreado kaj konscia formado de lingvoj ne estas marĝenaj fenomenoj, sed konstanta faktoro en la rilatoj de homoj al lingvoj.

JavaScript deaktiviert oder Chat nicht verfügbar.
Live Chat