Cookie Information
Diese Webseite verwendet Cookies. Bei weiterer Nutzung gehen wir davon aus, dass Sie mit der Nutzung von Cookies einverstanden sind. Impressum

Utiligado de la Kolekto por Planlingvoj


Por utiligi la riĉan havaĵon de la Kolekto por Planlingvoj, vi bezonas leĝe validan identigilon kaj bileton por la legsalonoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko (validas »la reguloj por uzado).

  • En la Kolekto por Planlingvoj principe eblas utiligi la dokumentojn nur surloke. En la legsalono vi ankaŭ povas ludi kompaktajn diskojn kaj DVD-ojn.
  • Ĝenerale 20 minutoj post via mendo la dokumentoj estas pretaj por vi en la legsalono.
  • Por ke vi ricevu detalajn informojn pri la havaĵo kaj pri reserĉebloj, bibliotekistoj estas je via dispono en la legsalono de la Kolekto.
Reproduktaĵoj
  • Literaturon vi povas kopii surloke, se konservaj kialoj ne kontraŭstaras.
  • Se vi deziras reproduktaĵojn de postlasaĵoj, fotoj aŭ afiŝoj, bonvolu mendi skanaĵojn (» kondiĉoj).
  • La skanado de arkivaĵoj en la legsalono ne estas permesata, la fotografado de arkivaĵoj estas ĝenerale permesata sen fulmo.
Pruntedonaĵoj por ekspozicioj

Bonvolu sendi vian petskribon pri pruntedonaĵoj kun indiko pri la dezirataj objektoj (laŭeble kun signoj) rekte al la » estro de la Kolekto. Bonvolu noti la nomon de la prunteprenanta institucio/persono kaj la titolon, lokon kaj daŭron de la ekspozicio. » Kondiĉojn kaj kotizojn vi trovas ĉi-tie.

JavaScript deaktiviert oder Chat nicht verfügbar.
Live Chat