Bonvenon! Willkommen!
La Kolekto por Planlingvoj estas mondskale la plej ampleksa fakbiblioteko por interlingvistiko kaj dokumentas ĉirkaŭ 500 planlingvojn – inter ili krom Esperanto, kiu estas hodiaŭ la plej grava planlingvo, ankaŭ Volapük, Ido, Interlingua kaj multajn aliajn. Malkovru en la legsalono de la Kolekto multspecon de planlingvaj libroj kaj revuoj, multfacetajn arkivaĵojn same kiel plej diversajn sonregistradojn kaj filmojn.
Lieber auf Deutsch?
In der rechten oberen Ecke finden Sie unsere Sprachauswahl!
Aliro al la Kolekto por Planlingvoj
Pro renovigaj laboroj en la Esperantomuzeo de la 20-a de februaro ĝis la 5-a de marto 2017 la aliro al la Kolekto por Planlingvoj nur eblas tra flanka enirejo; tiu enirejo troviĝas tuj post la enirejo en la Palais Mollard. Bonvolu atenti la surlokajn indikŝildojn. La senĝena funkcio de la Kolekto por Planlingvoj estas garantiata, validas la regulaj horoj deĵoro.