Esperantomuzeo

La Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko peras per moderna koncepto sur 80 m2 la aventuran historion de Esperanto kaj montras interesan facedon de la homa lingva kreivo.

Kolekto por Planlingvoj

La Esperantomuzeo ekde sia fondo en 1927 fare de kortega konsilisto Hugo Steiner disponas pri ampleksa biblioteko, kiu oficiale nomiĝas ekde 1990 "Kolekto por Planlingvoj". Intertempe ĝi fariĝis la plej granda biblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko kaj funkcias ankaŭ kiel dokumentejo kaj arkivo.

La biblioteko posedas materialon pri proksimume 500 planlingvoj. Ampleksaj diĝitizaj projektoj garantias la iom-post-ioman disponigon ankaŭ de kompletaj dokumentoj al la internacia utiligantaro en la interreto.

Gravas la atentigo, ke la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo estas du diversaj institutoj kun diversaj horoj de deĵoro kaj funkcioj. Bv. konsulti la respektivajn hejmpaĝojn.

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Palais Mollard, Herrengasse 9
Poŝtfako 308
1015 Wien / Vieno
tel.: (+43 1) 534 10-730
fakso: (+43 1) 534 10-733

esperanto@onb.ac.at

Horoj de deĵoro kaj aliro


last update 20.05.2009