Manuel de Seabra

Vivo kaj verko

Manuel de Seabra

Ernesto Manuel Ferreira Bértolo de Seabra, kiu kiel verkisto nomiĝas Manuel de Seabra, utiligas la portugalan, la katalunan kaj Esperanton kiel literaturajn lingvojn. Seabra naskiĝis la 7-an de julio 1932 en malriĉa aristokrata familio. Li studis historion, filozofion kaj aktor-arton. Kaŭze de sia politika engaĝiĝo li estis arestita, devis en la sekvo forlasi sian hejmlandon kaj vivis en Svedio, Francio kaj Granda Britio. Fine li ekrezidis en Barcelono, kie li vivas ankoraŭ hodiaŭ. Li verkis rakontojn, eseojn, romanojn kaj poemojn. Laŭ siaj propraj diroj Seabra unue verkas en Esperanto kaj poste tradukas en la portugalan kaj la katalunan. Por katalunaj revuoj li skribas priliteraturajn kaj politikajn artikolojn. Kune kun sia edzino Vimala Devi li kompilis grandan portugalan-katalunan vortaron. 1990 la kataluna registaro dekoraciis lin per la ordeno de la Sankta Georgo; ekde 1999 li estas prezidanto de la ACEC (Associació Col·legial de Escriptors de Catalunya). Li aktivas kiel korespondanta membro de la Instituto de Menezes Bragança en Goa.

Konsisto: libroj, printaĵoj, gazeteltondaĵoj, fotoj, viv-dokumentoj, korespondaĵoj
Amplekso:
14 skatoloj

Biblioteko (235 libroj kaj gazetaroj)

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

esperanto@onb.ac.at


last update 16.02.2010