Claude Piron

Vivo kaj verko

Claude Piron

La svisa verkisto, lingvisto kaj psikologo Claude Piron naskiĝis la 26-an de februaro 1931 en la belga urbo Namur. De 1956 ĝis 1961 li laboris por la Unuiĝintaj Nacioj kiel tradukisto el la ĉina, la angla, la rusa kaj la hispana al la franca kaj poste vojaĝis tra la mondo por la Monda Organizaĵo pri Sano, ofte uzante Esperanton kiel interkomprenilon.

Ekde 1968 Piron praktikis kiel psikoterapiisto kaj sin dediĉis al la psika konsilado por junaj kolegoj. De 1973 ĝis 1994 li instruis psikologion en la Universitato de Ĝenevo.

Piron verkis multajn librojn en kaj pri Esperanto: didaktikan literaturon, krim-romanojn kaj psikologian beletron. Kelkaj verkoj aperis sub la pseǔdonomo Johán Valano (unufoje Johán Balano). Claude Piron forpasis la 22-an de januaro 2008 en Gland (CH).

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

esperanto@onb.ac.at


last update 16.02.2010