Adolf Burkhardt

Vivo kaj verko

Adolf Burkhardt

La protestanta paroĥestro Adolf Burkhardt naskiĝis la 10-an de aprilo 1929 en Badenio-Virtembergo. Li faris la abiturientan ekzamenon en 1950 kaj post stud-restado en Illinois (Usono) li studis teologion en Tübingen kaj paralele tradukadon por la angla lingvo. Ekde 1957 ĝis sia pensiiĝo Burkhardt estis vikario kaj poste pastoro en Gechingen kaj Bissingen / Teck. La lastajn jarojn li loĝis en Weilheim / Teck, kie li mortis la 2-an de aprilo 2004.
Burkhardt laboris kaj por la disvastigo de Esperanto kaj por la ekumenio. Impresa dokumento de lia engaĝo estas la 1472-paĝa meslibro "Adoru", kiun li verkis en kunlaboro kun la katolikaj sacerdotoj Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberg.

Havaĵoj:
2 dosierujoj kun korespondaĵoj kaj objektoj

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

esperanto@onb.ac.at


last update 16.02.2010