Henri Paul Vatré

Vivo kaj verko

La svisa esperantisto kaj literaturisto Henri Paul Vatré naksiĝis en 1908. Li lernis Esperanton kiel 19-jarulo kaj laboris kelkajn jarojn por la biblioteko de la Unviersala Esperanto-Asocio en Ĝenevo kaj poste en la redaktejo de la revuo "Literatura mondo" en Budapeŝto. Vatré tradukis multe al Esperanto, faris lingvajn esplorojn kaj verkis i.a. la parodian satiron "Specimene", en kiu li karikaturis la stilon de 40 Esperanto-verkistoj. Li mortis la 15-an de decembro 1998 en Le Lignon ĉe Ĝenevo.

Lia postlasaĵo entenas precipe dokumentojn pri la ne realigita projekto "Kiu estas kiu?" de la Esperanto-movado.

Havaĵoj:
1 skatolo kun tekstoj, korespondaĵoj kaj objektoj

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

esperanto@onb.ac.at


last update 16.02.2010