Walter Mudrak

Vivo kaj verko

La por-Esperantaj aktivecoj de la Viena esperantisto Walter Mudrak (24.04.1904 - 31.01.1998) ampleksis preskaŭ la tutan 20-an jarcenton. Lia postlasaĵo atestas do pri la Esperanto-vivo en Aŭstrio dum tiu periodo.

Li estis bankoficisto, eklernis Esperanton en la aĝo de 20 jaroj kaj aktivis en la por-paca kaj por-junulara movadoj kaj precipe ĉe la katolikoj. Aldone li luktis kontraŭ alkoholo kaj fumado. Kiel funkciulo de pluraj Esperanto-unuiĝoj (i.a. de la Katolika Unuiĝo Esperantista kaj la Mondjunularo Katolika) li organizis kongresojn, gvidis kursojn, kunlaboris kun revuoj kaj la "Enciklopedio de Esperanto" (Budapeŝto 1933,1934). En 1970 li estis vicprezidanto de la organiza komitato por la 55-a UK en Vieno.

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

esperanto@onb.ac.at


last update 16.02.2010