Heinrich Molenaar

Vivo kaj verko

Heinrich Molenaar naskiĝis la 16an de junio 1870 en Zweibrücken. Li oficis kiel instruisto kaj dediĉis sian tutan vivon pri religie etika vivo. Li estis aktiva kontraŭulo de vakcinado kaj fumado, prelegis pri la pozitivismo de Comte kaj ellaboris la mondan helplingvon Universal, en kiun li tradukis grandajn partojn de la Biblio, la Homerajn epopeojn, dramojn, poezion kaj prozaĵojn. Li mem verkis du volumojn kun sonetoj. Ankoraŭ antaŭ la unua mondmilito li fondis la "Germanan-Francan Ligon", kies celo estis la amikeco inter la du landoj. Molenaar mortis en 1965.

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

esperanto@onb.ac.at


last update 16.02.2010