Fernando de Diego

Vivo kaj verko

Fernando de Diego

Fernando de Diego naskiĝis la 2-an de novembro 1919 en la hispana provinco Guadalajara. Li estas rigardata kiel unu el la plej fekundaj tradukistoj al Esperanto: lia traduk-verkaro entenas pli ol 3.700 paĝojn. De Diego eklernis Esperanton 1933 dum konvalesko de poliomjelito. 1938 kaj 1940 li estis en militservo. Li edziĝis en 1946 kaj laboris kiel tradukisto el la angla kaj la franca por hispanaj eldonejoj. 1949 la geedzoj elmigris al Caracas, kie de Diego unue oficis kiel redaktoro kaj poste laboris por la petrol-kompanio Shell – 10 jarojn li gvidis ties inform-servon kaj la magazinon „Tópicos Shell“. 1962 la geedza paro ekloĝis en Kanarioj  kun sia filo. Tie de Diego konatiĝis kun la eldonisto Juan Régulo, kiu publikigis multajn tradukojn de li. 1964 la familio transmigris al Zaragoso, ĉar Diego volis zorgi pri siaj maljunaj gepatroj. De 1970 ĝis 1986 li dediĉis siajn tempon kaj energion al Esperanto – li verkis multajn artikolojn kaj recenzojn, tradukis kaj faris prelegojn en Venezuelo, Hungario kaj Pollando. Tie li renkontis sian duan edzinon, Czesa (la unua edzeco finiĝis 1975 per divorco). Ekde 1990 li laboris por sia viv-verko, t. e. hispana-Esperanta vortaro kun frazeologio. Pli ol 4 jarojn li verkis ĉiutage 8 horojn, ĝis la librego aperis 2003 kun 1.300 grand-formataj paĝoj. En 1993 UEA nomumis lin honor-membro. En 1996 la geedzoj ekloĝis en Pollando; post la morto de Czesa Fernando de Diego reiris en sian hejmlandon, kie li forpasis la 1-an de julio 2005.

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

esperanto@onb.ac.at


last update 16.02.2010