Ada Csiszár - Kálmán Kalocsay - Gyula Csiszár

Kálmán Kalocsay - Vivo kaj verko

Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay (06.10.1891 – 27.02.1976), kiu publikigis siajn verkojn ankaŭ sub la pseŭdonimoj C. E. R. Bumy, Kopar, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik kaj Peter Peneter, estas unu el la plej gravaj originalaj poetoj kaj Esperanto-tradukistoj. En sia junaĝo Kalocsay lernis kaj Idon kaj Esperanton, sed fine elektis Esperanton, ĉar li opiniis ĝin pli poezia lingvo ol Ido. En 1921 aperis lia unua poemaro en Esperanto, kiu estis la komenco de riĉa poezia verkaro. Per la eldono de la revuo "Literatura mondo" li fariĝis la ĉefrolanto en la tiel nomata "Budapeŝta skolo", t.e. grupo de verkistoj. Krom poezion Kalocsay, kiu laŭ sia profesio estis ĉefkuracisto por infektaj malsanoj en Budapeŝta malsanulejo, verkis librojn pri literaturo kaj lingvaj temoj. En kunlaboro kun Gaston Waringhien li publikigis "La plenan analizan gramatikon". Li estis ankaŭ redaktoro de la "Enciklopedio de Esperanto".

Ada Csiszár - Vivo kaj verko

Ada Csiszár (20.03.1930 – 20.11.2007) estis aktiva esperantistino kaj la plej grava kunlaborantino de Kalocsay. Ankaŭ ŝi havis pseŭdonimojn (Eta, Roza Dornpik kaj Eta-Szigeti Kardo). Post la morto de Kaloscay en 1976 ĝis sia elmondiĝo ŝi zorgis pri ties postlasaĵo. Ŝi heredigis sian postlasaĵon, tiujn de Kalocsay kaj de sia edzo Gyula Csiszár (25.01.1903 – 17.04.1986) al la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Tiuj postlasaĵoj entenas librojn, manuskriptojn, sonbendojn, fotojn kaj la dokumentojn, kiuj koncernas la agadon de Ada Csiszár por la memoro de Kalocsay (memortabulojn, eldonaĵojn de la verkoj ktp.)

Havaĵoj:
30 skatoloj (tekstoj, korespondaĵoj, dokumentoj, objektoj, sondokumentoj); ĉirkaŭ 1500 fotoj kaj biblioteko kun proks. 1000 libroj

Gyula Csiszár - Vivo kaj verko

Gyula Csiszár

Gyula Csiszár (25.01.1903 – 17.04.1986), kies postlasaĵo venis al la Aŭstria Nacia Biblioteko kiel parto de la postlasaĵo de lia edzino Ada Csiszár, estis fama hungara skulptisto. Li vivis longan tempon en Veszprem, kie li estis restaŭristo en la loka muzeo. La dua mondmilito detruis grandan parton de lia verko, kies gravecon montras la fotoj en la postlasaĵo. Konserviĝis interalie la impresa marmorstatuo de la poeto Sándor Endrödi (1850-1920), kies poemojn tradukis al Esperanto Kálmán Kalocsay. Gyula Csiszár subtenis dum sia tuta vivo sian edzinon Ada en ŝia laboro por Esperanto.

Havaĵoj:
1 skatolo kun fotoj kaj dokumentoj

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

esperanto@onb.ac.at


last update 16.02.2010