Pri la Muzeo

La Esperantomuzeon fondis Hugo Steiner en 1927 en formo de asocio, sed jam en 1928 ĝi fariĝis laŭ oficiala kontrakto parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La solena inaŭguro okazis en 1929 en la pompa salono de la tiel nomata Hofburg.

Post kiam la nazioj invadis Aŭstrion (1938), la Gestapo fermis la muzeon kaj oni planis sendi la librojn al Berlino por kreota biblioteko de libroj malpermesitaj fare de nazioj. Sed la argumento, ke la havaĵoj de la Esperantomuzeo apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko, efike malebligis tiun transporton.

La remalfermo okazis en 1947 en la Hofburg sub Mikaela kupolo. En 1990 fondiĝis per ministeria decido la Kolekto por Planlingvoj kaj tiel strukture disiĝis la funkcioj de muzeo kaj biblioteko.

 


last update 20.05.2009