Ivan G. Ŝirjaev

Vivo kaj verko

Ivan G. Ŝirjaev

Ivan G. Ŝirjaev naskiĝis la 11-an de aprilo 1877 en Vereteja, gubernio Jaroslavl, kiel filo de diakono. Li finis siajn studojn en la Teologia Seminario en 1899. Post kvinjara deĵoro kiel baz-lerneja instruisto li ekoficis kiel vilaĝa sacerdoto en Vologda. Li lernis Esperanton jam en 1895 kaj restis dum sia tuta vivo fidela al tiu lingvo. Li verkis multajn rakontojn kaj du romanojn sub la pseŭdonimo Ivan Malfeliĉulo, li tradukis prozaĵojn el la rusa lingvo kaj skribis multajn artikolojn por diversaj Esperanto-revuoj. Li ricevis gravajn distingojn internaciajn pro sia verko. Ekde 1930 li kunigis 2092 alfabete ordigitajn kontribuaĵojn pri Esperanto kaj la Esperanto-movado, kiuj estis la bazo por la "Enciklopedio de Esperanto" (1933/34, Budapeŝto). Ŝirjaev mortis la 23-an de oktobro 1933.

Havaĵoj:
3 manuskriptoj

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

esperanto@onb.ac.at


last update 16.02.2010