Joseph Roman Scherer

Vivo kaj verko

Joseph Roman Scherer

Joseph Roman Scherer naskiĝis la 24-an de januaro 1901 en Kerzers (Svislando). Li fariĝis bankoficisto kaj ĵurnalisto kaj vivis ekde 1924 en Usono. Li lernis Esperanton en 1922, estis inter 1928 kaj 1930 prezidanto de la Esperanto-Ligo de Los Angeles kaj inter 1930 kaj 1932 faris propagandajn vojaĝojn tra 24 landoj en la nomo de ICK (Internacia Centra Komitato). La riĉe ilustrita vojaĝraporto kaj la libro „Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo“ imprese ilustras la praktikan flankon de Esperanto. Li estis prezidanto de Amerika Esperanto-Akademio en la 1940-aj jaroj. Li mortis la 20-an de julio 1967.

 

Havaĵoj:
13 kajeroj (8 kajeroj kun aŭtobiografiaj notoj pri la jaroj 1900 – 1922, parte stenografitaj; gazeteltondaĵoj, fotoj, nutraĵkuponoj, mapoj ktp.)

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

esperanto@onb.ac.at


last update 16.02.2010