Johann Martin Schleyer

Vivo kaj verko

Johann Martin Schleyer

La katolika pastro Johann Martin Schleyer (n. la 18-an de julio 1831 en la bavara Oberlauda, m. la 16-an de aŭgusto 1912 en Konstanz) famiĝis pro la invento de la planlingvo Volapük. Li prezentis ĝin al la publiko en la jaro 1879 kaj tiutempe ĝi renkontis grandan intereson ĉe larĝaj tavoloj de la socio. Schleyer ankaŭ dediĉis sin al muziko - laŭdire li ludis 16 muzikilojn – kaj al poezio. Dum la tiel nomita Kulturkampf inter Eklezio kaj Ŝtato li predikis kontraŭ la socialismo kaj devis trapasi kelkajn monatojn en prizono. Schleyer estas la pra-onklo de Hanns Martin Schleyer, murdita de RAF-teroristoj en 1977.

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

esperanto@onb.ac.at


last update 16.02.2010