Manuel de Seabra
Vivo kaj verko
Ernesto Manuel Ferreira Bértolo  de Seabra, kiu kiel verkisto nomiĝas Manuel de Seabra, utiligas la portugalan,  la katalunan kaj Esperanton kiel literaturajn lingvojn. Seabra naskiĝis la 7-an  de julio 1932 en malriĉa aristokrata familio. Li studis historion, filozofion  kaj aktor-arton. Kaŭze de sia politika engaĝiĝo li estis arestita, devis en la  sekvo forlasi sian hejmlandon kaj vivis en Svedio, Francio kaj Granda Britio. Fine li ekrezidis en Barcelono, kie li  vivas ankoraŭ hodiaŭ. Li verkis rakontojn, eseojn, romanojn kaj poemojn. Laŭ  siaj propraj diroj Seabra unue verkas en Esperanto kaj poste tradukas en la  portugalan kaj la katalunan. Por katalunaj revuoj li skribas priliteraturajn  kaj politikajn artikolojn. Kune kun sia edzino Vimala Devi li kompilis grandan  portugalan-katalunan vortaron. 1990 la kataluna registaro dekoraciis lin per la  ordeno de la Sankta Georgo; ekde 1999 li estas prezidanto de la ACEC  (Associació Col·legial de Escriptors de Catalunya). Li aktivas  kiel korespondanta membro de la Instituto de Menezes Bragança en Goa.
Konsisto: libroj, printaĵoj,  gazeteltondaĵoj, fotoj, viv-dokumentoj, korespondaĵoj
        Amplekso: 
        14 skatoloj
Biblioteko (235 libroj kaj gazetaroj)
 
                 
 