La Havaĵo

La daŭre kreskantaj havaĵoj de la kolekto en la nuna stato: 35.000 volumoj, 2.500 titoloj de periodaĵoj, 3.000 muzeaj objektoj, 2.000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 23.000 fotoj, 1.100 afiŝoj kaj 40.000 flugfolioj.

 

Pri la Muzeo

La Esperantomuzeo estis fondita 1927 fare de Hugo Steiner. En 1929 oni solene malfermis ĝin per ceremonio en la pompa salono de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Kolekto por Planlingvoj

Ekde sia fondo en la jaro 1927 la Esperantomuzeo posedas ampleksan bibliotekon, kiu ricevis en 1990 la nomon Kolekto por Planlingvoj.  

Esperantomuzeo

La Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko prezentas per moderna muzea koncepto la historion de Esperanto kaj peras gravajn sciojn pri ĝia lingva kvalito kaj la aktuala stato de la movado. Miloj da internaciaj vizitantoj ricevas tiamaniere profundan informon pri nia lingvo.

Interaktivaj komputilaj instalaĵoj krome montras, ke Esperanto ne estas izolita fenomeno, sed grava facedo de la homa lingva kreivo per la prezento de la fakto, ke ankaŭ tiel nomataj naturaj lingvoj disponas pri ne malmultaj artefaritaj elementoj, kio tre bone videblas pere de inventitaj vortoj. Tiel prezentiĝas la angla kaj la germana almenaŭ parte kiel planlingvoj.

Komputila ludo instruas facile kaj amuze la bazan gramatikon de Esperanto - multaj junaj vizitantoj de la muzeo utiligas tiun eblecon de lernado. Krome la unuaj lecionoj de vidbenda kurso donas impreson pri la belsoneco de nia lingvo.

Gravas la atentigo, ke la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo estas du diversaj institutoj kun diversaj funkcioj kaj horoj de deĵoro. Bv. konsulti la respektivajn hejmpaĝojn.

Kontakto

Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Palais Mollard, Herrengasse 9
Poŝtfako 308
1015 Wien / Vieno
tel.: (+43 1) 534 10-730
fakso: (+43 1) 534 10-733

esperanto@onb.ac.at


last update 20.05.2009