deutsch | esperanto kataloga startpaĝo meza granda 
Österreichische Nationalbibliothek TROVANTO Pri la katalogo Dezirata literaturo

Simpla serĉo Pli vasta serĉo Foliumi en la indekso Rezultolisto Memorlisto Serĉhistorio

Serĉkonsiloj ĝenerale zurück


Limigo de rezultoj
La nombro de montreblaj rezultoj estas limigita. Se la kvanto de la rezultoj estas tro, ili ne estas montritaj. Plue ekzistas limnombro por la ordigo. Se la kvanto de la rezultoj superas tiun nombron, ili estas montritaj senorde.

Serĉnocioj estas ĝenerale kombinitaj per KAJ
Vi povas uzi la Boole-ajn operatorojn AND, OR kaj NOT ĉe via serĉdemando (tamen ne la Esperantajn vortojn!). Ekzemple vi povas tajpi "kanto OR kanzono" por ricevi ĉiujn datumojn kun la nocioj "kanto" kaj "kanzono".
Atentu ĉe la Pli vasta serĉo ne eblas apliki la Boole-ajn operatorojn.

Por ĉiuj variantoj de la serĉado krome ekzistas la sekvantaj reguloj:

Majuskloj kaj minuskloj
Ne estas diferenco inter majuskloj kaj minuskloj. Vi povas tajpi "KORO", "Koro", "koro" aŭ eĉ "koRO".

Diakritaj signoj
Plej bone estas rezigni pri diakritaj signoj, ekz. ĉapelitaj literoj. Anstataŭ "ŝaŭmo" skribu "saumo".

Anstataŭantoj, mallongigoj
La signoj * kaj ? funkcias kiel anstataŭantoj. Si vi tajpas ark* vi trovos "arkado", "arkeopterikso", "arkiduko", "arkivo" ktp. Per *ologio vi trovos "arkeologio", "esperantologio", "geologio" ktp. Ne ekzistas diferenco inter la funkcio de * kaj ?, vi povas uzu ambaŭ anstataŭantojn komence, ene aŭ fine de via serĉinocio, sed por nocio nur unufoje.

Diversaj skribvariantoj de la nocioj
La signo # helpas vin trovi skribvariantojn de la serĉnocio, se unu varianto diferencas de la alia per duobligo de litero. Ekz. Per fin#lando vi trovas "Finnlando" kaj "Finlando".
La signo ! helpas vin trovi nocion, kies skribvariantoj diferencas en unu litero. Per bio!emio vi ekz. trovas "bioĥemio" kaj "biokemio".

Distanco inter la serĉnocioj
Per la signo % kombinita kun cifero vi difinas la maksimuman nombron de vortoj inter du nocioj. Por la sinsekvo de la nocioj la signo estas indiferenta. Ekz. per tajpo de vivo %2amo vi trovas "Vivo de la amo" kaj "Amo kaj vivo".
Se vi volas difini ankaŭ la sinsekvon de la nocioj, vi uzu la signon ! en kombino kun cifero. Per vivo !2 amo vi trovas nur "Vivo de la amo".

Aliaj katalogoj (nur en la germana) Malfermaj horoj Via opinio